Helpo
Manlibro de GNU Guix 1.4.0
Dokumentado de GNU Guix estas disponebla
enrete. Vi povas ankaŭ trovi pliajn informojn pri Guix lanĉante info guix
.
Deutsch | English | español | français | русский | 简体中文
Akiri la referenckarton de GuixManlibro de GNU Guix (lasta)
Tiu versio de la manlibro estas ofte ĝisdatigita por inkludi la lastajn ŝanĝojn el Guixa fontdosieroj. Ĝi estas pli aktuala ol la manlibro de la eldono de Guix.
Filmetoj
La filmetaro entenas edukantan materialon, por ke vi komencu ĉiutagan uzon de GNU Guix. Ĝi enhavas ankaŭ aliajn temojn, kiuj prezentas altnivelajn funkciojn de la sistemo.
Recepta manlibro
Lerniloj, praktikaj gvidlibroj kaj ekzemploj donitaj de la komunumo de Guix, kiuj montras, kiel uzi la sistemon kaj ĝian pakaron por plenumi oftajn kaj malpli oftajn celojn, kiujn uzantoj povas havi.
GNUaj manlibroj
Guix estas distribuaĵo de la GNUa operaciumo. Dokumentado por GNUaj pakoj estas disponebla enrete en diversaj formatoj.
Vikio
La vikio de LibrePlanet provizas kunlaborejon por diskonigi kroma informo pri la Guixa projekto kaj siaj subprojektoj. Ĝi povas provizi helpajn informojn, funkciojn proponojn kaj notoj pri nefinita laboraĵo, ktp.
Babilejo IRC
Por realtempe peti helpon de la komunumo, vi povas ensaluti
al la kanalo #guix
en irc.libera.chat. Tie
vi povas trovi helpon pri ĉio rilate al GNU Guix.
La kanalo #guix
estas protokolata. Antaŭaj
konversacioj estas foliumeblaj enrete. Vidu la kanalprotokolojn.
Dissendolistoj
Retmesaĝa helpo de la komunumo estas disponebla ankaŭ tra pluraj dissendolistoj. La mesaĝoj senditaj al la listoj estas publikaj kaj arkivataj enrete.