Pri la projekto

GNU Guix, administrilo de pakoj kaj de sistemo, estas liberprogramara projekto programata de volontuloj el la tuta mondo sub la patroneco de la GNU projekto.

La sistemo Guix estas distribuaĵo de la GNUa operaciumo. Ĝi uzas la Linukso-liberan kernon kaj oni laboradas por subteni Hurd. Estiel GNUa distribuaĵo, ĝi sin devontigas respekti kaj plibonigi la liberecon de siaj uzantoj. Tiel, ĝi aliĝas al la GNUaj gvidnormoj por la liberaj sistemdistribuaĵoj.

GNU Guix provizas progrespintajn funkciojn de pakadministrado, kiel transakciajn promociajn eldonojn kaj ŝanĝomalfarojn, reprodukteblajn konstrumediojn, neprivilegian pakadministradon, kaj profilojn por ĉiu uzanto. Ĝi uzas malaltnivelajn mekanismojn el la pakadministrilo Nix, sed pakoj estas difinitaj kiel operaciumaj moduloj Guile, uzantaj kromprogramojn al la programlingvo Scheme—kiuj taŭge igas ĝin kodumebla.

Guix iras pli fore, ĉar ĝi ankaŭ subtenas senstatajn reprodukteblajn agordojn de operaciumo. Nun la tuta sistemo estas kodumebla en Scheme, kiel la komenca ĉefmemora disko aŭ la pravaloriza sistemo, aŭ ankaŭ la sistemaj servoj.

Prizorgantoj

Guix nun estas prizorgata de Efraim Flashner, Mathieu Othacehe, Maxim Cournoyer kaj Tobias Geerinckx-Rice. Bonvolu uzi la dissendolistoj por kontakti ilin. Pri konfidencaj problemoj, vi povas ekrilati kun ili uzante la privatan kromnomon guix-maintainers@gnu.org.

Permesilo

Guix estas libera programaro; vi rajtas redistribui kaj/aŭ modifi ĝin laŭ la kondiĉoj de la Ĝenerala Publika Permesilo GNU en ties eldono de la Fondumo por Libera Programaro; per aŭ versio 3-a de la permesilo, aŭ (laŭ via plaĉo) iu posta versio.