Donaci
La programtraduka servilaro de Guix funkcias per donacitaj aparataro kaj gastigo. Ju pli la distribuaĵo kreskas (vidu la pakliston), des pli ni bezonas komputadon kaj konservejon.
Dum 2015 ni komencis monkolekton por fortigi nian programtradukan servilaron, per helpo de la Fondumo por Libera Programaro (angle FSF). La projekto Guix ankoraŭ akceptas monhelpon por progresigi sian mision. Bonvolu helpi nin donacante en tiu paĝo gastigita de la FSF:
Aparataro kaj gastigo
Ni ankaŭ serĉas donacojn de aparataro kaj nedevige gastigon por tiaj jenaj maŝinoj (ili devas esti uzeblaj kun ekskluzive libera programaro):
- maŝinoj x86_64, kun ĉirkaŭ 1 TiB de konservejo kaj 4 GiB de ĉefmemoro;
- maŝinoj armv7 (kiel la Novena) por pli rapide testi kaj provizi duumajn dosierojn por la pordo armhf-linux;
- maŝinoj armv8 por pli rapide testi kaj provizi duumajn dosierojn por la pordo aarch64-linux;
- maŝinoj mips64el por fortigi tiun pordon.
Bonvolu kontakti nin tra la kutimaj kanaloj aŭ uzante la privatan kromnomon guix-hardware@gnu.org por priparoli iujn ajn eblojn.
Dankon al la donacantoj!
La tabelo ĉi-suba resumas la donacojn de aparataro kaj gastigo, kiuj ebligas la programtradukan servilaron por la distribuaĵo Guix.
maŝino | sistemo | donacantoj |
---|---|---|
berlin.guix.gnu.org | build farm with 25 build nodes for x86_64-linux and i686-linux, and dedicated storage |
|
overdrive1 | aarch64-linux | |
bayfront | new build farm front-end (WIP) | |
fosshost1.guix.gnu.org, fosshost2.guix.gnu.org | x86_64-linux, i686-linux | |
guix-x15.sjd.se, guix-x15b.sjd.se | armhf-linux | |
hydra-slave1 | armhf-linux |
|
hydra-slave2 | armhf-linux |
|
hydra-slave3 | armhf-linux |
|
redhill | armhf-linux |
|
Other organizations and individuals helped Guix with hardware and hosting in the past and we thank them: Free Software Foundation, GNU España, FSF France, and the Free Secure Network Systems Group at the Technische Universität München.