Kontribui

GNU Guix estas larĝa projekto programata ĉefe de volontuloj de la tuta mondo. Vi estas bonvena retrovi nin en la programista dissendolisto aŭ en la kanalo #guix ĉe Libera Chat IRC reto. Diru al ni, kiel vi volas helpi, kaj ni gvidos vin kiel eble plej bone.

Ni volas provizi allogan, amikan, kaj senincitadan medion, por ke ĉiu povu kontribui kiel eble plej bone laŭ siaj kapabloj. Konsekvence nia projekto uzas “Kontrakton de la Kontribuanto”, kiu estas adaptita de https://contributor-covenant.org/. Vi povas trovi la tutan kontrakton en la dosiero CODE-OF-CONDUCT.

Administrado de la projekto

Ni uzas Savannah kiel centran objekton por programado, prizorgado kaj distribuo de la sistemo Guix kaj GNU Guix.

La fontkodaj dosieroj de ĉiuj komponantoj de la projekto, inkluzive de programaro, retejo, dokumentado, kaj grafiko, estas disponeblaj en la deponejoj Git ĉe Savannah.

Atingi Savannah

Arto

Ni ankoraŭ serĉas artistojn, por fasoni kaj plibonigi fasadojn, kaj krei plurmedian materialon pri dokumentado, prezentoj, kaj reklamaj objektoj.

La grafikaĵoj uzataj en la diversaj komponantoj de la projekto estas disponeblaj en la deponejo guix-artwork.

Kontribui

Dokumentado

Vi povas legi la projektodokumentadon jam disponeblan en la sistemo kaj retejo, kaj helpi nin trovi erarojn aŭ forgesojn. Krei novajn manlibrojn, lernilojn, kaj blogaĵojn ankaŭ helpos uzantojn kaj programistojn malkovri tion, kion ni faras.

Plibonigi la dokumentadon de la pakitaj programaroj estas alia maniero por kontribui.

Ekskribi

Pakoj

Centojn da programaroj, dokumentadoj, kaj rimedoj oni devas paki, por ke la uzantoj facile instalu siajn preferatajn ilojn per la pakadministrilo Guix, kaj produktiviĝu uzante la sistemon.

Informojn pri kiel aldoni pakojn al la distribuaĵo oni povas trovi en la manlibro.

Kontrolu la disponeblajn pakojn en la datumbazo de pakoj, kaj la farendajn sendadojn en la datumbazo de flikaĵospurado.

Sendi novan pakon

Programi

La fontkodo estas en la ĉefa deponejo Git. Ni uzas GNU Guile kiel ĉefan programadan kaj kromprograman lingvon por la komponantoj de la sistemo.

Estas bona ideo foliumi la manlibron de Guile aŭ alian enkondukan materialon pri Scheme. Ankaŭ, certiĝu legi la fakon Kontribui de la manlibro por pliaj detaloj pri la programista agordo, kaj pri la kodaj kaj kunlaboraj interkonsentoj uzataj en la projekto.

Sendi flikaĵon

Sistemadministrado

Nia sisteminfrastrukturo ebligas al ĉiuj kontribuantoj komuniki kaj kunlabori en la projekto, kaj uzantoj elŝuti kaj instali pakojn. Helpu nin konservi la sistemon glate aktiva kaj funkcianta.

Vi povas kontribui al nia programaro de daŭra integrado: Cuirass. Vi povas ankaŭ donaci aparataron aŭ gastigon por nia programtraduka servilaro

Kontribui

Testoj kaj cimraportoj

Instalu la programaron kaj prikomentu al la komunumo pri via sperto. Helpu la projekton per cimraportoj. Vi povas ankaŭ komenci elektante “facilan” cimon, pri kiu labori.

Antaŭ ol raporti cimon, bonvolu kontroli ĉu ĝi jam estas en la datumbazo de cimoj. Vidu la informa paĝo de la programistoj por pliaj informoj pri kiel manipuli cimraportojn.

Raporti cimon

Traduko

Vi povas helpi traduki la programaron, la pakpriskribojn, la manlibron, la receptan manlibron, kaj tiun retejon al via lingvo. Vidu la skipon de via lingvo ĉe la Translation Project por ekrigardi la stilajn gvidilojn kaj la laboron de aliaj tradukistoj

Iuj programaraj pakoj provizitaj de la sistemo eble havas siajn proprajn tradukilojn. Vizitu iliajn retejojn kaj helpu traduki.

Ektraduki

Aliaj risurcoj por kontribuantoj

Dokumentoj, subtena materialo de antaŭaj konferencoj, kaj neĉefaj informoj utilaj por kodumuloj kaj prizorgantoj estas disponeblaj ĉe https://git.sv.gnu.org/git/guix/maintenance.git.