Donaci

La programtraduka servilaro de Guix funkcias per donacitaj aparataro kaj gastigo. Ju pli la distribuaĵo kreskas (vidu la pakliston), des pli ni bezonas komputadon kaj konservejon.

Dum 2015 ni komencis monkolekton por fortigi nian programtradukan servilaron, per helpo de la Fondumo por Libera Programaro (angle FSF). La projekto Guix ankoraŭ akceptas monhelpon por progresigi sian mision. Bonvolu helpi nin donacante en tiu paĝo gastigita de la FSF:

♥ DONACI!

Aparataro kaj gastigo

Ni ankaŭ serĉas donacojn de aparataro kaj nedevige gastigon por tiaj jenaj maŝinoj (ili devas esti uzeblaj kun ekskluzive libera programaro):

Bonvolu kontakti nin tra la kutimaj kanaloj aŭ uzante la privatan kromnomon guix-hardware@gnu.org por priparoli iujn ajn eblojn.

Dankon al la donacantoj!

La tabelo ĉi-suba resumas la donacojn de aparataro kaj gastigo, kiuj ebligas la programtradukan servilaron por la distribuaĵo Guix.

maŝinosistemodonacantoj
berlin.guix.gnu.orgprogramtraduka servilaro kun 25 konstrunodoj por x86_64-linux kaj i686-linux, kaj dediĉita konservejo
overdrive1aarch64-linux
bayfrontnova fasado de la programtraduka servilaro (evoluanta laboro)
fosshost1.guix.gnu.org, fosshost2.guix.gnu.orgx86_64-linux, i686-linux
guix-x15.sjd.se, guix-x15b.sjd.searmhf-linux
hydra-slave1armhf-linux
  • Steve Sprang (aparataro)
  • Mark H Weaver (gastigo)
hydra-slave2armhf-linux
hydra-slave3armhf-linux
redhillarmhf-linux

Aliaj organizaĵoj kaj personoj helpis Guix donacante aparataron kaj gastigon estintece kaj ni dankas ilin: Free Software Foundation, GNU España, FSF France, kaj la Free Secure Network Systems Group ĉe la Technische Universität München.