Kontakto

Ni volas provizi allogan, amikan, kaj senincitadan medion, por ke ĉiu povu kontribui kiel eble plej bone laŭ siaj kapabloj. Konsekvence nia projekto uzas “Kontrakton de la Kontribuanto”, kiu estas adaptita de https://contributor-covenant.org/. Vi povas trovi la tutan kontrakton en la dosiero CODE-OF-CONDUCT.

Partopreno al la communikadaj kanaloj de la projketo kiuj estas listigitaj malsupre estas kondiĉita de ĉi-tie kvidlinio.

Kanalo IRC (arkivo)

Aliĝu al la kanalo #guix en la reto Libera Chat IRC por retbabili kun la komunumo pri GNU Guix aŭ por realtempe peti helpon.

Informa dissendolisto (arkivo)

Ekabonu la dissendoliston info-guix je malalta trafiko por ricevi gravajn anoncojn senditajn de la prizorgantoj de la projekto (angle).

Helpa dissendolisto (arkivo)

Ekabonu la helpan dissendoliston por peti helpon de la komunumo de GNU Guix per retmesaĝo. Vi povas poŝti anglajn mesaĝojn, tamen ni akceptas ankaŭ aliajn lingvojn.

Cimraporto (arkivo)

Se vi trovis cimon en Guix, kontrolu ĉu ĝi jam estas en la cima datumbazo. Se ne, bonvolu raporti ĝin.

Programista dissendolisto (arkivo)

Diskuto pri la programado de GNU Guix. Ĝis Julio 2013, la dissendolisto bug-Guix plenumis tiun rolon.

Dissendolisto de flikaĵoj (arkivo)

Sendado de flikaĵoj. Ĉiu mesaĝo sendita al tiu dissendolisto kreas novan enigon en nia spuradilo de flikaĵoj. Vidu tiun paĝon por pliaj informoj pri kiel uzi ĝin; vidu la manlibron por pliaj informoj pri kiel sendi flikaĵon. Ĝis Februaro 2017, la dissendolisto guix-devel plenumis tiun rolon.

Scienca dissendolisto (arkivo)

Diskutoj pri uzado de GNU Guix por sciencaj celoj: reproduktebla esplorado, altrendimenta komputado (angle HPC), kaj pli.

Dissendolisto de enmetoj (arkivo)

Sciigoj de enmetoj faritaj en la deponejoj Git.

Sekureca dissendolisto

Ĝi estas privata dissendolisto, en kiu ĉiu povas poŝti por raporti sekurigajn problemojn pri Guix mem aŭ la pakoj, kiujn ĝi provizas. Poŝtado en tiu listo permesas la programistojn de Guix prizorgi la problemon antaŭ ol ĝi larĝe publikiĝos.

Dissendolisto de sistemestroj

Privata dissendolisto por la sistemadministrado de la programtraduka servilaro.

Prizorgantoj

Malpublika retadreso por la prizorganta kolektivo. Ĝenerale vi ne devas uzi ĝin por diskuti teknikajn problemojn.

Diskuta dissendolisto de la sistemo GNU (arkivo)

Diskuto pri la programado de la tuta sistemo GNU.

Dissendolisto de GNU/Linukso-libera (arkivo)

Laborgrupo pri tute liberaj GNU/Linuksaj distribuaĵoj.

Informa dissendolisto de GNU (arkivo)

Anoncoj pri GNUaj programaroj.